Ĉi tiu estas blogo de po(e)moj verdaj: la poemoj, kiel la pomoj, povas esti duraj aŭ molaj, dolĉaj aŭ akraj, sed ankaŭ sengustaj. Vi povas libere legi kaj manĝi, ŝati aŭ ne ŝati, nur provi aŭ tramanĝi.




lunedì 9 gennaio 2023

PLUVO EN LA PINARON


Vi mutas. Inter abioj
de l’ arbaro mi ne aŭdas
vortojn aŭ muzikojn
homajn; sed mi aŭdas
pli novan diluvon
el vortoj de gutoj kaj folioj
aromaj.
Aŭskultu: pluvon
el la nuboj aerakvaj.
Pluvas sur la tamerikojn
sekajn kaj salakvajn,
pluvas sur la pinojn
skvamajn kaj hirtajn,
pluvas sur la mirtojn
klinajn,
sur la spartiojn lumajn
de floroj sukcenaj,
sur la juniperojn plenajn
de beroj parfumaj,
pluvas sur niajn serenajn
arbarajn vangojn,
pluvas sur niajn falangojn
kaj nudajn gestojn,
sur niajn vestojn
leĝerajn,
sur la pensojn tenerajn
kiujn l’ animo eligas
ovrante ŝelon,
sur la belan fabelon
kiu hieraŭ
vin revigis, kiu nun min revigas,
ho Hermiono.
 
Ĉu vi aŭdas?
La pluvo plaŭdas
sur la verdaĵo soleca
kun klakado plurspeca
varia laŭ ĉia
denseco kaj eco
frondeta, folia.
Respondas kun brueco
al ploro la ĥoro
de la cikadoj,
kiujn la ventploradoj
ja ne timigas,
nek la ĉielo el nikotino.
Kaj la pino
havas sonon, kaj la laŭro
alian sonon, kaj la junipero
eĉ alian, instrumentoj
diferencaj
sub sennombraj manoj.
Kaj parencaj
ni estas spirite al la flaŭro,
al la folioj,
arbaraj anoj kaj entoj;
kaj via ebria vizaĝeto
estas en pluvo trempita
kvazaŭ folio akvumita,
viaj haroj tiel
aromas kiel
la helaj spartioj,
ho kreitaĵo de l’ gracioj
kiu nomiĝas tiel
Hermiono.
 
Aŭskultu, aŭskultu. La ĥoro
de l’ cikadoj aeraj
laŭgrade, en la foliaro glaŭka
plisurdiĝas sub la ploro
de l’ batanta krianto
kiu pliiĝas;
sed kanto al ĝi miksiĝas
pli raŭka
kiu venas el lokoj teraj,
el la humida ombro fora.
Pli surda, pli mallaŭta
febliĝas, estingiĝas.
Sola, unu noto sonora
ankoraŭ tremas, estingiĝas,
reviviĝas, tremas, estingiĝas.
De l’ mar’ voĉon oni ne aŭdas.
Aŭdiĝas, ke sur tuta frondo
plaŭdas
la puriga pluvo arĝenta
kiel ondo,
varie intensa
laŭ speco de frondo
pli densa, malpli densa.
Ĝojo sensa.
La fil’ de l’ aero
mutas; sed de l’ tero
la filo, en lontano,
la rano,
kantas el plejombra mondo,
kiu scias kie, kiu scias kie!
Kaj sur vin pluvas gracie,
Hermiono.
 
Pluvas sur vian okul-konturon
tiel ke vi ŝajnas ploranta
sed de plezuro; ne blanka
sed kvazaŭ verdece nehoma,
vi ŝajnas eliri el ŝelo.
Kaj nia vivo estas freŝa avelo
aroma,
la kor’ en la brusto kiel prunelo
netuŝita,
l’ interpalpebraj okuloj
kiel interpulpaj juglandoj,
la dentoj en l’ alveoloj
kiel nematuraj amandoj.
Kaj ni iras tra l’ veprej’ akvumita,
kune aŭ dise promenaj
(kaj la verdaj fortikaj ŝnuroj
laĉas niajn maleolojn
implikas niajn krurojn)
kiu scias kien, kiu scias kien!
Kaj ĉi tien pluvas sur niajn serenajn
arbarajn vangojn,
pluvas sur niajn falangojn
kaj nudajn gestojn,
sur niajn vestojn
leĝerajn,
sur la pensojn tenerajn
kiujn l’ animo eligas
ovrante ŝelon,
sur la belan fabelon
kiu hieraŭ
min revigis, kiu nun vin revigas,
ho Hermiono.

Gabriele d’Annunzio

Tradukita el la itala de Tiberio Madonna


SOMERO EN LA KAMPOJ


La radioj de l’ suno
kunplektiĝas
formante spikojn orajn
kiuj vestas la kampojn
per lumo.
 
Kaj la birdotimigilo
bronzita de la horoj
elmontras fiera sian larĝan jakon
remburitan per pajlo
kaj per pacienco.
 
Unu nubo nur
ĉirkaŭvagadas tra l’ bluaĵo
serĉante malvarmeton,
sed de ombro refreŝiganta
eĉ ne l’ ombro.
 
La ruĝo de l’ papavoj
kaj la lazur’ de l’ cejanoj
inunditaj
de l’ oro de l’ tritiko
aperas ĉi kaj tie
konfuzitaj.
 
Du flugiloj de papilio
kun zigzaga iro
estas la nura elemento
moviĝanta
de l’ pejzaĝo langvora.
 
La torpora silento
en la temp’ de la siesto
estas rompata nur
de la kantado
alterna
de du cikadoj.


Tiberio Madonna

TAGO DE PRINTEMPO


La floroj
elmontras fiere
siajn vestetojn
multkolorajn;
la folioj
verdigite de l’ suno
speguliĝas
en la tapiŝo el herbo densa;
la floketoj
de l’ leontodo
flirtas en l’ aero
kiel blankaj paraŝutoj;
la suno
radia
kombas en la ĉielo
siajn longajn harojn blondajn
kiuj karesas
la nubojn lanecajn;
la birdoj
aŭdigas inter-branĉe
noton post noto
la tutan partituron
de siaj riĉaj polifonioj
dum la frondoj
aplaŭdas
vizitate de la brizo.
En la tepido
de l’ posttagmezo
la printempo kontentigita
sin lulas.

Tiberio Madonna


AŬTUNO VERDA


Sur la aleoj
tegitaj per tapiŝo
farita el foliaro
friska blovo aŭtuna
reportas mian menson
al la nuntempo
al la koloroj de l’ hodiaŭo
deturnante min de la pensoj
pasantaj
de la koloroj de l’ hieraŭo:
ruĝo, flavo, hela bluo…
ĉi-somere la brilaj koloroj
sur papilioj, sur floroj,
sur folioj zorge farbitaj
per bela verd’ intensa
gajigis la paŝojn
sur ĉi samaj aleoj
invitante nin danci;
la lingvo de l’ naturo
kiu invitas ami
estas lingvo universala
ia “Esperanto flaŭra”
kiun ĉiuj komprenas
ĉiuj popoloj
de l’ mondo;
kaj la folioj de l’ platanoj
kiuj susuris ĉe la brizo
verdaj kaj steloformaj
kun siaj kvin pintoj
vere memorigas al mi
ja multe
la stelon de Esperanto
la stelon verdan
kiu unuigas
ĉiujn popolojn
de l’ mondo.
Ĉiuj tiuj steloj
kiuj nin rigardis
ĉi-somere
de la platanaj branĉoj
montris gajaj en la sunlumo
sian intensan koloron
sian intensan verdon.
Nun
en aŭtuno
bruniĝintaj la folioj
estas ĉiuj jam falintaj
kaj kraketas sub la paŝoj
kiuj komencas tristiĝi
lantiĝi
mediti…
jen la diferenco
inter la platanaj folioj
kaj la stelo de Esperanto:
dum tiuj estas jam brunaj,
pale flavaj, ruĝetaj
kaj falintaj sur la ŝtonojn
donante rendevuon
por la venonta printempo,
la stelo de Esperanto
ĉiam verdas, ĉiam vivas,
montras sian koloron neŝanĝita
sian verdon originan
vivan kaj brilan
kiu refarbas la tristecon
ĉiam varmigas nian koron
kaj diras nian ĝojon
per la sama vorto «ĝojo»
al ĉiuj popoloj de l’ mondo,
disvastigante ĝin libere;
kaj tiel, per Esperanto,
nia aŭtuno ja estas
ankoraŭ
verda.

Tiberio Madonna

FRENEZO


Vi esperis
ke mi venos
mi venis
vi kaŝis vin
mi foriris…
mi esperis
ke vi ne estos
mi bedaŭris
ke vi ne estas
mi vokis vin
en la ondoj…
mi malesperis
ke vi ne estis
mi kriis al vi
en la ondoj…
en la nokto
en la ondoj
ondiĝantaj
fluantaj
ĝis vi
surda.
Vi silentigis min.
Mi forveturis
mi alvenis
sub alian ĉielon.
Mi vokis vin.
Vi vokis min
kripte
kiam mi estis jam
aliloke.
For.
De vi.
Lontane.

Tiberio Madonna

VERDO


Verdo.
La kolor’ de la naturo.
Kia bela afero
kun folioj, herbejoj, akridoj
kiuj komunikas
sian freŝecon kaj sian vivecon
sian gajecon
per brilego, odoroj, movoj
per lingvo universala
kiel Esperanto.
 
Verdo.
La koloro de Esperanto.
Kia bela lingvo
riĉa kaj facila
kiu komunikigas
per malgranda regularo
la popolojn de l’ homaro
en la monda Babelo
en la lingva pelmelo
ja tute nature.
 
Verdo.
La koloro de l’ espero.
Kia bela sento
fariga kaj konstruiga
kiu inspiras kaj instigas
kiu ĉiam nutras
la flamon de l’ optimismo
kaj noblajn idealojn
sekvindajn, amindajn
tute realigindajn.
 
Verdo.
La koloro de l’ envio.
Kia bela sento
fariga kaj detruiga
kiu blindigas kaj instigas
kiu ĉiam nutras
la fajron de l’ malamo
kaj malnoblajn agaĉojn
faratajn, refaratajn
abomene favoratajn.
 
Verdo.
La koloro de l’ veneno.
Kia bona trinkaĵo
nutra kaj gustoplena
kiu toksas kaj mortigas
kaj ĉiujn detruas
de ilia internaĵo;
la neevitebla konsekvenco
de l’ envio detruiga,
de l’ malamo difuzita.
 
Verdo.
La kolor’ de ĉio ĉi.

Tiberio Madonna

sabato 3 dicembre 2022

HISTORIO DE ĈAPELO

 

Karaj amikoj,

ĉi tiu estas nova fabelo en Esperanto.

Elŝutu ĝin alklakante la bildon aŭ la suban ligilon.



ELŜUTU


Bonan legadon!

Tiberio


LA RENKONTO KUN LA TROMPO

Kiam la suno kraŝis faleginte sur la teron mia mond’ ekfajris kaj la koloroj de la vivo englutitaj de la flamoj estas ĉiuj ŝanĝiĝintaj en un...