Ĉi tiu estas blogo de po(e)moj verdaj: la poemoj, kiel la pomoj, povas esti duraj aŭ molaj, dolĉaj aŭ akraj, sed ankaŭ sengustaj. Vi povas libere legi kaj manĝi, ŝati aŭ ne ŝati, nur provi aŭ tramanĝi.




domenica 24 ottobre 2021

LA ORFAJ VORTOJ

Antaŭ kvar jaroj la juna poeto brazila Paulo Silas mortis aĝante nur 27 jarojn.

Hodiaŭ ni memoru lin kaj tiun malĝojan eventon. Oni ne sukcesis ekscii, ĉu tio okazis la 23an, la 24an aŭ la 25an de oktobro 2017, do mi elektis la 24an kiel la plej probablan.

Paulo Silas

LA ORFAJ VORTOJ

(Dediĉita al Paulo Silas)

La literoj
formis silabojn
la silaboj
konstruis vortojn
la vortoj
komponis versojn
la versoj
naskis poemojn.

La poemoj
plenigis paĝojn
la paĝoj
produktis kajerojn
revuojn librojn
elektronikajn retejojn
en kiuj
la skribitaj vortoj
dancis kune
dancis konsente
por esprimi la mondon
tra viaj okuloj
por rakonti la trajnon
de viaj pensoj.

Ili vojaĝis
de leganto al alia
por disvastigi
ĉiun emocion
kiu eskapis
el vi.

Ili kuradis
portante tra l’ landoj
ĉiun senton
de sia patro
dirante al la mil
mondaj strandoj
vian doloron
vian koleron.

Kaj la vortoj multiĝis
skribataj senĉese
de l’ fekundaj fingroj
de via mano
kiuj
neniam lacaj
faris kaj diris
produktis kaj naskis
disŝutis la fruktojn
de via pensado
kaj dissemis ĉirkaŭen
viajn filojn
viajn parolemajn
signifajn filojn:
la vortojn spontanajn
de viaj poemoj.

Vi verkis
kaj verkadis
kaj pluaj vortoj
atendis naskiĝi.
Sed nun
abrupte
ĉio interrompiĝas
kaj finiĝas.

Kial?

La vortoj jam skribitaj
atendis la naskiĝon
de siaj fratoj
atendis pluan paroladon
de sia patro
por daŭrigi doni voĉon
al vi
kune kun la novaj.

Kontraŭe
la halto subita
disverŝas la nokton
kaj estingas la fajron.

Kaj nun
la orfaj vortoj
krias en la frosto
kiu ilin premegas
krias al la aero
kiu ilin sufokas
krias al siaj fratoj
kiuj neniam naskiĝis
krias al sia patro
kiu ne plu estas.

La vortoj de l’ poemoj
sen sia kreinto
malesperas kaj ne komprenas
kial.

Tiberio Madonna


LA RENKONTO KUN LA TROMPO

Kiam la suno kraŝis faleginte sur la teron mia mond’ ekfajris kaj la koloroj de la vivo englutitaj de la flamoj estas ĉiuj ŝanĝiĝintaj en un...