Ĉi tiu estas blogo de po(e)moj verdaj: la poemoj, kiel la pomoj, povas esti duraj aŭ molaj, dolĉaj aŭ akraj, sed ankaŭ sengustaj. Vi povas libere legi kaj manĝi, ŝati aŭ ne ŝati, nur provi aŭ tramanĝi.




domenica 30 dicembre 2018

PROMENO TRA LA JARO


PROMENO TRA LA JARO

Mi estis kredinta
ke mi povos konservi
en miaj poŝoj
la blankan neĝon de januaro
ĝis la somero
por fari bukedon
de la blankaj neĝeroj
kaj montri
donaci tiujn al junio
kiu neniam vidis ilin.
Sed jam en februaro
dum mi
preskaŭ frostiĝinta
marŝadis admirante
la neĝon en miaj manoj,
abrupta tusofrapo
dispelis surteren la floketojn
kiuj ruliĝis
sur la pavimo
de mia animo
ĝis la freneza suno
de marto
kompletigis la laboron
ilin dissolvante
kaj ilin igante
akvo.
La larmoj
kiujn mi pluvigis
pro la perdo
de mia blanka trezoro
konfuziĝis
kun la pluvo de aprilo
kun la grizo de l’ nuboj
kiu trakovris mian ĉielon.
Sed mia amiko
majo
sukcesis
forgesigi al mi
la perditan blankon
per siaj koloroj
la koloroj de siaj floroj
la floroj de siaj ĝardenoj.
Kaj tiuj koloroj briladis
helaj, intensaj
per la lumo de la suno
kiun mi kredis povi preni.
Kaj mi proksimiĝis
al la suno
kaj la suno proksimiĝis
al mi
pli kaj pli multe
dum alvenis la somero
ĝis en julio
kiam mi
etendis la brakojn
por preni ĝin
miajn fingrojn ĝi ekbruligis
kaj mi devis
retropaŝi
kaj mi devis
kontentiĝi.
Sur la plaĝo
de aŭgusto
mi senzorge ludadis
kun sablero
sub la ĉielo
sub la suno
plu ridanta,
sed subirante
en septembro
ĝi salutis min
kaj estingiĝis.
Kaj mi vagis
en l’ obskuro
kaj mi serĉis
novan lumon.
En oktobro
en la bosko
obskura
plu mi marŝis
ĝis mi trovis
novan lumon
novan fajron
per kiu ŝajnis
ke ĉio brulas
ĉio en la bosko
fajras.
Ŝajnis.
Sed tiu flama ruĝo
nur estis
frida fajro
falsa brulo:
la ruĝaj folioj
mortantaj
falis sekaj
sur la veprojn
sur l’ aleojn
sur min.
En novembro
mi fridiĝis
pli kaj pli
kaj pensadis,
meditadis
kiel mi povis
perdi tiom da plezuroj
en l’ obskuroj
de la boskoj,
kiuj eĉ ne montris plu
la ruĝon de l’ folioj
jam bruniĝintaj.
Mi pensadis,
meditadis
ĝis fine
en decembro,
surprizite
reĝojante
kiel infano,
la tiama infano,
mi retrovis
ho!
malnovan ĝojon!
mi retrovis
la blankecon
de la neĝo!

Tiberio Madonna

Ĉi tiu poemo aperis en la numero 326 de Penseo.



martedì 25 dicembre 2018

LULKANTO POR JESUO


Antaŭ multaj jaroj mi komponis, por la kristnaska tempo, lulkanton por Jesuo (kun muziko kaj teksto en la itala).

Poste mi tradukis la tekston, kanteble, en la hispanan kaj en la anglan, aŭ, pli bone, mi verkis la versiojn en tiuj du lingvoj; kaj antaŭ ne longe mi verkis ankaŭ la version en Esperanto.

Ĉu en pliaj lingvoj? Se vi volas, vi povas traduki la kanton en vian nacian lingvon (francan, germanan, portugalan, k. t. p.; estus aparte interese havi la tekston en pli ekzota lingvo, ekzemple en la hungara aŭ eĉ en la japana).

Ĝojan Kristnaskon!

Tiberio

LULKANTO POR JESUO

Ni na ni na na na
ni na ni na na na na
ni na ni na na na
ni na ni na na na na.

Dormu, dormu, Infaneto,
Vi, rideto de Dio;
en ĉielo Anĝeleto
disfaldas stelan folion.

Ni na ni na na na
ni na ni na na na na.

Sonĝu, sonĝu, kara Bebo,
Vi, de homoj la Vojo;
en ĉielo jen Kerubo
vestas la nokton per ĝojo.

Kaj el kampoj paŝtisteto,
dum Vi dormos, portos ĉi
el papavoj bukedeton
kaj la ŝafidoj ridetos al Vi.

Ni na ni na na na
ni na ni na na na na
ni na ni na na na na
ni na ni na na na na.

Dormu, sonĝu, ho Bebeto,
gaje kantas el la blu'
kun la steloj l' Anĝeleto,
dolĉa tenera Infano Jesu'.

Ni na ni na na na
ni na ni na na na na
ni na ni na na na na
ni na ni na na na na.

Tiberio Madonna







lunedì 24 dicembre 2018

SONORU SONORILO!

Ĉi tiu estas mia versio en Esperanto de “Jingle Bells!”. Mi verkis ĝin en 1990.

SONORU SONORILO!
(JINGLE BELLS!)
 
Ref.: Din din din, din din din,
gajigante nin,
sonoru la sonorilo
ne stopante sin!
Din din din, din din din,
gajigante nin,
sonoru la sonorilo
ne stopante sin!
 
Kure tra la neg’
sur unuĉevala sled’
ni vagadas kaj
distras nin en gaj’.
Eta sonoril’
tintas sur la brid’;
kiel amuzas sledi
kun trenanta ĉevalid’!

REFRENO.

Ho! Por nia ĝu’
malsor tien ĉi
neĝereta flu’
falas pli kaj pli.
Flokoj tra l’ aer’
dancas pro magi’;
sonoru sonoril’
balanciĝanta antaŭ ni!

REFRENO.

Versio en Esperanto de Tiberio Madonna



venerdì 21 dicembre 2018

TAGA SCENO


TAGA SCENO

Kaj la suno
apostrofita de verdaj folioj,
pendantaj
de l’ arb’ ombranta
staranta
aŭstera,
pentras per heleco la tagon.
La suno,
ĉirkaŭita de malpezaj flokoj
de vato
disŝutitaj lontanen kaj proksimen
en la vakuo lazura,
ridante kun viva energio
super la mondo
ĝojege
radias sian fajron
citronflava,
kiu pli malfrue
iom pli sube
fariĝos oranĝa
kaj koloros per tia tinkturo
la tutan ĉirkaŭaĵon.
La kvivitad’ de l’ paseroj
vestas per muziko
la komponaĵon de koloroj
brilantaj
kune ludantaj,
kaj ornamas
la pentraĵon
per melodiaj fadenoj el oro.
La floroj de l’ herbejoj
ankaŭ ili
flavaj
kaj oranĝaj
kolorigis siajn petalojn
imitante la sunon.
Ĉiuj aferoj
lumigitaj
de l’ ronda varma juvelo
enamiĝis al ĝi ekstaziĝintaj,
ĝin admirante
en la ĉiel’ de l’ tago.

Tiberio Madonna

Ĉi tiu poemo aperis en la numero 320 de Penseo.


sabato 8 dicembre 2018

NOKTA SCENO


NOKTA SCENO

La luno
substrekita de fadenforma nubo
heligas
sian luman haloon
kiu ĉirkaŭas kaj envias
ĝin
ĉirkaŭvolvite en la nokto.
La luno
akompanata de timidaj punktetoj
el fajro
disĵetitaj ĉi kaj tie
en la senfina vakuo
ĵus leviĝinta
de l’ horizonto
timeme
montras sian vizaĝon
ruĝiĝinta
ĝis ĝi poste
pli alta kaj sekura
fariĝas pli kuraĝa
elmontrante sentime
arĝentan rideton.
La silento
rakontas
libron da emocioj
da rememoroj
por ke oni povu sin luli
en ili
kaj sugestas
pensojn
ŝtelitajn al la fantazio.
La lampionoj
ankaŭ ili
enviantaj la lunon
estingiĝas unuope
en la strato endormiĝinta.
Ĉiu afero
senmova
atendanta la morgaŭon
lasas spacon al la spektaklo
de lumoj
en la ĉielo de la nokto.

Tiberio Madonna

Ĉi tiu poemo aperis en la numero 143(43) de Magdeburga Folio kaj en la numero 319 de Penseo.


giovedì 6 dicembre 2018

AŬTUNO


AŬTUNO

La tapiŝo bruetanta
de l’ aŭtuno
formita de la falintaj folioj
steloformaj malpezaj
el karton’ flava kaj bruna
anhelas, murmuras
susuras
flustras ion
sub la paŝoj melankoliaj
de miaj lantaj piedoj.
Kaj la friska vento
de temp’ al tempo
levas la foliojn
kiuj dancas, saltas
turniĝas
kaj sekvas min.
La blovoj malvarmetaj
sonantaj
kantas tristan muzikon
kaj ludas la kordojn
de mia melankolio
kiu vekiĝis karesata
de la frua eknoktiĝo
kaj nombras la stelojn
ĵus aperintajn.
La steloj subaj
komencas malheliĝi
dum la steloj superaj
provas relumigi
la koron
por la proksima nokto
kaj revarmigi ĝin
per siaj punktaj fajretoj.
Estas nia tasko
kapabli ilin sonĝi.

Tiberio Madonna

Ĉi tiu poemo aperis en la numero 324 de Penseo.


SOMERO


SOMERO

La humideco
kuŝiĝas
peza
en l’ aero
de l’ somero.
La nuboj fumecaj
sen plua energio
sin apogas
sur la suproj de l’ montoj
por ripozi.
La pintoj de la luno
tiklas la ĉielon
punktitan de flametoj
kaj etaj lampiroj
kun brilaj lumiloj
flugas ĉirkaŭ ni.
Estas nia tasko
kapabli ilin kapti.

Tiberio Madonna

Ĉi tiu poemo aperis en la numero 321 de Penseo.


martedì 4 dicembre 2018

PRINTEMPO


PRINTEMPO

Printempo.
La suno pentras
la longajn striojn de l’ ĉielarko
el delikataj farboj
per penikoj
el akvo.
La friska aero
postpluva
rekolorigas la herbon kaj la florojn
de l’ ĝardenoj
per koloroj
pli intensaj kaj feliĉaj.
La papilioj
demandas sin
kun batantaj aloj
kial tiuj brilaj petaloj
tiel similaj
al ili
ne flugas.
Kaj dume
ili riĉigas l’ aeron ĉirkaŭan
per vivaj
dancantaj koloroj.
Estas nia tasko
kapabli ilin rimarki.

Tiberio Madonna

Ĉi tiu poemo aperis en la numero 317 de Penseo.



mercoledì 28 novembre 2018

VINTRO

 
VINTRO

La malvarmo
atingas
ĉiun angulon
en l’ aero
de la vintro.
La ĉielo griza
almozpetas
pri iu ajn koloro
kiun povas donaci
l’ aviadiloj.
La pintoj de l’ abioj
stimulas la ĉielon
ĝin pikante
kaj per reago
blankegaj floketoj
malpezaj kiel plumoj
faladas ĉirkaŭ nin.
Estas nia tasko
kapabli ilin preni.

Tiberio Madonna

Ĉi tiu poemo aperis en la numero 315 de Penseo.


LA RENKONTO KUN LA TROMPO

Kiam la suno kraŝis faleginte sur la teron mia mond’ ekfajris kaj la koloroj de la vivo englutitaj de la flamoj estas ĉiuj ŝanĝiĝintaj en un...