Ĉi tiu estas blogo de po(e)moj verdaj: la poemoj, kiel la pomoj, povas esti duraj aŭ molaj, dolĉaj aŭ akraj, sed ankaŭ sengustaj. Vi povas libere legi kaj manĝi, ŝati aŭ ne ŝati, nur provi aŭ tramanĝi.




lunedì 9 gennaio 2023

LA RENKONTO KUN LA TROMPO


Kiam la suno kraŝis faleginte
sur la teron
mia mond’ ekfajris
kaj la koloroj de la vivo
englutitaj de la flamoj
estas ĉiuj ŝanĝiĝintaj
en ununuran
grizon fuman.
Nun mi vagas tra la stratoj brulintaj
kun la ŝlosiloj de la morto
enpoŝe
preta ilin eltiri
per la frostaj manoj
por malfermi la kradpordon rustan
de mia finiĝo.
Nun kiam mia suno ne estas plu
restas al mi la steloj
etaj
kiuj brilas
sed nenion lumigas
en la nokto murda.
Mi renkontas unu
iom pli helan
sed laca sin teni supre
ĝi mizere sin mallevas
sur la straton glacian
kaj kvazaŭ de braĝero
kun mortanta lumo
ĝia ardo trompa lasas lokon
al fumfadeno.
Al kio utilas la memoraĵo
pri amikeco forfumiĝinta
pri amiko kiu trompis
per sia lum’ efemera
mian jam afliktitan
animon?
Nur esti surtretita
per la ŝuoj lacaj
kaj seniluziiĝintaj.
Kaj ankoraŭ restas al mi
la ŝlosiloj de la morto
enpoŝe.

Tiberio Madonna

3a premio ricevita en la Belartaj Konkursoj de UEA en 2020

KLOROFILO


Klorofilo
sur la folioj
de miaj manoj
ovritaj
sub la sunradioj
de viaj okuloj
ardantaj.
 
Klorofilo
tra la haŭto
maldika
maldika vualeca
maldika vualeca pora
permeabla veleneca
penetrebla vualeca. Pora.
 
Klorofilo
eniras
fluas
cirkulas
en la vejnoj verdaj
tra l’ arbar’ malhela
de miaj membroj.
 
Klorofilo
inundas trairas
travojaĝas
mian korpon obskuran ombran
kaj lumigas ĝin
nutras skuas
energidona.
 
Klorofilo
reviviga fortoplena
verda lumo varma suko
amo brila
de l’ kor’ arbeca
naturverda
herbokolora. De vi.
 
Klorofilo
mirakla
miraklo spektakla.
El via kor’
la varmo supreniras
kaj viaj sunaj okuloj
projekcias la flugantan fajron.
 
Klorofilon
ili produktas
sur miaj manoj
foliformaj
sur la folioj manoformaj
kaj la rezult’ estas tute
amo energio vivo nova, vivo energio amo. Nova.
 
En mi.


Tiberio Madonna

TRA LA STRATOJ DE VI


Kie via koro loĝas
tie
mia fantazio
konstruos sian domon
per brikoj el gumo
por ne senti doloron
kiam la pezo de viaj silentoj
premegos ĝin
kontraŭ la kvar muroj starigitaj;
kaj sen tegmento
por ke la ruĝa domo
ne iĝu nigra prizono:
tie
mia fantazio
estos libera
forflugi supren
kaj poste malsupreniros
denove
kaj denove
altirata funden
de la surfo onda
de via sango.
Kaj mi restos kontemplanta
tra la fenestro
dum horoj
rigardante eksteren
la lazuran maron
de viaj okuloj
ondan
impetan
kiu dronigas miajn sonĝojn
kaj sensoifigas ilin
kaj farbas ilin
ĉirkaŭigante min
per la brilaj koloroj
de siaj koraloj.
Kaj dum tiu tempo
dum tiu silenta kontemplado
mia fantazio
forflugos libera
girante ĉirkaŭe
per flugiloj de papilio.
Ĝiaj malpezegaj
nepalpeblaj flugiloj
koloritaj de la koraloj
ne tedos vin
kiam ili pasos antaŭ viaj okuloj
ĉar ilia ombro griza
estos tiom maldika
ke ĝi estos triste nevidebla
envolvita
kaj neniigita
de la senlima suno lumega
de via orgojlo
kiu blindigos viajn okulojn
kaj bruligos vian kompaton.
Dume
ĉiam
ĉie
mi restos
en la sama loko
en la sama tempo
de nia renkonto
kaj mi marŝos obstine
tra la stratoj de vi
mi vagos senutile
tra la ĉambroj vastaj
kaj malplenaj
de via grandeco
dum viaj vortoj
resonantaj
sinkontraŭdirantaj
ĵetos min violente
sur la plankon
de la realo
nereala.
Kaj la realeco
de viaj kontraŭdiroj
nutros konstante eterne la eternan fajron
la etan flamon
tremetantan
kiu incendias mian universon.

Tiberio Madonna

SEN NI


La floroj
en la mallumo
ne havas kolorojn
kaj la luno
defalinta en la malamon
perdis la helecon.
La suno
kiu brilegos morgaŭ matene
pli eta ol oranĝo
pluvigos
sian acidan sukon
sur niajn okulojn
soifajn
kaj bruligos
kiel senutilajn paperaĉojn
la sonĝojn
kvankam jam cindriĝintajn.
Kaj kiel faros intertempe
la nokto
por trinki la tutan akvon
de ĉi freneza
fulmotondro
kaj viŝi la nubojn
malkovrante
ke ĝi perdis la lunon?
Kie ni trovos
helfarban pentraĵon
por povi eniri kaŝite
kaj promeni en ĝi?
Horloĝoj kaj kalendaroj
diras nenion plu
al niaj fantazioj
kaj l’ atendoj
longaj
lacigantaj
kaj dolĉaj
dronis
kun siaj falsaj promesoj
en unu guto
da fumo.
Kion ni diros
al niaj koroj
kaj kion ni rakontos
al la emocioj?
Aeron
silentojn
kaj pluan aeron
plenigitan per vakuo. De vi.

Tiberio Madonna

VIA KAŜITA AMO


Mia neĝa
arida
fajra dezerto
ne havas sablon
nek blankon
nek ion tuŝeblan
pri kio mi povus skribi, verki, paroli
fantazii…
kaj do mi rakontas
flugojn sen birdoj
paŝojn sen piedoj
ĉielarkojn sen koloroj
en mia libro
sen paĝoj.
En la centro de mia universo
brilas obskura
via animo avara
via figuro fora
kiu lumigas per siaj sentoj
ĉiujn aferojn neekzistantajn
kuŝantajn
en miaj dezirplenaj revoj.
Kaj ĉiu el tiuj aferoj
tute senmove
rondiras
ĉirkaŭ vi
superverŝite
de la lumo nigra
kaj montrante
en ĉiu direkto
sian tristan ĝojon.
Senkompate min tremigas
la lontana varmo apuda
de via animo.
Malproksimo kaj proksimo
perfekte kunfandiĝas.
Nokto kaj tago
estas nur unu afero.
Mia miranta koro
ebriiĝas de l’ odoro
de via riĉa
kolora bukedo
sen floroj.
Mia gorĝo soifa
trinkas
la pluvon sekan
falantan
el la nuboj dancantaj
de via animo,
kaj miaj okuloj melankoliaj
pasigas sian tempon legante
en tiu senesprimo
de l’ animo
la vortojn sen literoj
skribitajn de via mano.

Tiberio Madonna

PLUVO EN LA PINARON


Vi mutas. Inter abioj
de l’ arbaro mi ne aŭdas
vortojn aŭ muzikojn
homajn; sed mi aŭdas
pli novan diluvon
el vortoj de gutoj kaj folioj
aromaj.
Aŭskultu: pluvon
el la nuboj aerakvaj.
Pluvas sur la tamerikojn
sekajn kaj salakvajn,
pluvas sur la pinojn
skvamajn kaj hirtajn,
pluvas sur la mirtojn
klinajn,
sur la spartiojn lumajn
de floroj sukcenaj,
sur la juniperojn plenajn
de beroj parfumaj,
pluvas sur niajn serenajn
arbarajn vangojn,
pluvas sur niajn falangojn
kaj nudajn gestojn,
sur niajn vestojn
leĝerajn,
sur la pensojn tenerajn
kiujn l’ animo eligas
ovrante ŝelon,
sur la belan fabelon
kiu hieraŭ
vin revigis, kiu nun min revigas,
ho Hermiono.
 
Ĉu vi aŭdas?
La pluvo plaŭdas
sur la verdaĵo soleca
kun klakado plurspeca
varia laŭ ĉia
denseco kaj eco
frondeta, folia.
Respondas kun brueco
al ploro la ĥoro
de la cikadoj,
kiujn la ventploradoj
ja ne timigas,
nek la ĉielo el nikotino.
Kaj la pino
havas sonon, kaj la laŭro
alian sonon, kaj la junipero
eĉ alian, instrumentoj
diferencaj
sub sennombraj manoj.
Kaj parencaj
ni estas spirite al la flaŭro,
al la folioj,
arbaraj anoj kaj entoj;
kaj via ebria vizaĝeto
estas en pluvo trempita
kvazaŭ folio akvumita,
viaj haroj tiel
aromas kiel
la helaj spartioj,
ho kreitaĵo de l’ gracioj
kiu nomiĝas tiel
Hermiono.
 
Aŭskultu, aŭskultu. La ĥoro
de l’ cikadoj aeraj
laŭgrade, en la foliaro glaŭka
plisurdiĝas sub la ploro
de l’ batanta krianto
kiu pliiĝas;
sed kanto al ĝi miksiĝas
pli raŭka
kiu venas el lokoj teraj,
el la humida ombro fora.
Pli surda, pli mallaŭta
febliĝas, estingiĝas.
Sola, unu noto sonora
ankoraŭ tremas, estingiĝas,
reviviĝas, tremas, estingiĝas.
De l’ mar’ voĉon oni ne aŭdas.
Aŭdiĝas, ke sur tuta frondo
plaŭdas
la puriga pluvo arĝenta
kiel ondo,
varie intensa
laŭ speco de frondo
pli densa, malpli densa.
Ĝojo sensa.
La fil’ de l’ aero
mutas; sed de l’ tero
la filo, en lontano,
la rano,
kantas el plejombra mondo,
kiu scias kie, kiu scias kie!
Kaj sur vin pluvas gracie,
Hermiono.
 
Pluvas sur vian okul-konturon
tiel ke vi ŝajnas ploranta
sed de plezuro; ne blanka
sed kvazaŭ verdece nehoma,
vi ŝajnas eliri el ŝelo.
Kaj nia vivo estas freŝa avelo
aroma,
la kor’ en la brusto kiel prunelo
netuŝita,
l’ interpalpebraj okuloj
kiel interpulpaj juglandoj,
la dentoj en l’ alveoloj
kiel nematuraj amandoj.
Kaj ni iras tra l’ veprej’ akvumita,
kune aŭ dise promenaj
(kaj la verdaj fortikaj ŝnuroj
laĉas niajn maleolojn
implikas niajn krurojn)
kiu scias kien, kiu scias kien!
Kaj ĉi tien pluvas sur niajn serenajn
arbarajn vangojn,
pluvas sur niajn falangojn
kaj nudajn gestojn,
sur niajn vestojn
leĝerajn,
sur la pensojn tenerajn
kiujn l’ animo eligas
ovrante ŝelon,
sur la belan fabelon
kiu hieraŭ
min revigis, kiu nun vin revigas,
ho Hermiono.

Gabriele dAnnunzio

Tradukita el la itala de Tiberio Madonna


SOMERO EN LA KAMPOJ


La radioj de l’ suno
kunplektiĝas
formante spikojn orajn
kiuj vestas la kampojn
per lumo.
 
Kaj la birdotimigilo
bronzita de la horoj
elmontras fiera sian larĝan jakon
remburitan per pajlo
kaj per pacienco.
 
Unu nubo nur
ĉirkaŭvagadas tra l’ bluaĵo
serĉante malvarmeton,
sed de ombro refreŝiganta
eĉ ne l’ ombro.
 
La ruĝo de l’ papavoj
kaj la lazur’ de l’ cejanoj
inunditaj
de l’ oro de l’ tritiko
aperas ĉi kaj tie
konfuzitaj.
 
Du flugiloj de papilio
kun zigzaga iro
estas la nura elemento
moviĝanta
de l’ pejzaĝo langvora.
 
La torpora silento
en la temp’ de la siesto
estas rompata nur
de la kantado
alterna
de du cikadoj.


Tiberio Madonna

TAGO DE PRINTEMPO


La floroj
elmontras fiere
siajn vestetojn
multkolorajn;
la folioj
verdigite de l’ suno
speguliĝas
en la tapiŝo el herbo densa;
la floketoj
de l’ leontodo
flirtas en l’ aero
kiel blankaj paraŝutoj;
la suno
radia
kombas en la ĉielo
siajn longajn harojn blondajn
kiuj karesas
la nubojn lanecajn;
la birdoj
aŭdigas inter-branĉe
noton post noto
la tutan partituron
de siaj riĉaj polifonioj
dum la frondoj
aplaŭdas
vizitate de la brizo.
En la tepido
de l’ posttagmezo
la printempo kontentigita
sin lulas.

Tiberio Madonna


AŬTUNO VERDA


Sur la aleoj
tegitaj per tapiŝo
farita el foliaro
friska blovo aŭtuna
reportas mian menson
al la nuntempo
al la koloroj de l’ hodiaŭo
deturnante min de la pensoj
pasantaj
de la koloroj de l’ hieraŭo:
ruĝo, flavo, hela bluo…
ĉi-somere la brilaj koloroj
sur papilioj, sur floroj,
sur folioj zorge farbitaj
per bela verd’ intensa
gajigis la paŝojn
sur ĉi samaj aleoj
invitante nin danci;
la lingvo de l’ naturo
kiu invitas ami
estas lingvo universala
ia “Esperanto flaŭra”
kiun ĉiuj komprenas
ĉiuj popoloj
de l’ mondo;
kaj la folioj de l’ platanoj
kiuj susuris ĉe la brizo
verdaj kaj steloformaj
kun siaj kvin pintoj
vere memorigas al mi
ja multe
la stelon de Esperanto
la stelon verdan
kiu unuigas
ĉiujn popolojn
de l’ mondo.
Ĉiuj tiuj steloj
kiuj nin rigardis
ĉi-somere
de la platanaj branĉoj
montris gajaj en la sunlumo
sian intensan koloron
sian intensan verdon.
Nun
en aŭtuno
bruniĝintaj la folioj
estas ĉiuj jam falintaj
kaj kraketas sub la paŝoj
kiuj komencas tristiĝi
lantiĝi
mediti…
jen la diferenco
inter la platanaj folioj
kaj la stelo de Esperanto:
dum tiuj estas jam brunaj,
pale flavaj, ruĝetaj
kaj falintaj sur la ŝtonojn
donante rendevuon
por la venonta printempo,
la stelo de Esperanto
ĉiam verdas, ĉiam vivas,
montras sian koloron neŝanĝita
sian verdon originan
vivan kaj brilan
kiu refarbas la tristecon
ĉiam varmigas nian koron
kaj diras nian ĝojon
per la sama vorto «ĝojo»
al ĉiuj popoloj de l’ mondo,
disvastigante ĝin libere;
kaj tiel, per Esperanto,
nia aŭtuno ja estas
ankoraŭ
verda.

Tiberio Madonna

FRENEZO


Vi esperis
ke mi venos
mi venis
vi kaŝis vin
mi foriris…
mi esperis
ke vi ne estos
mi bedaŭris
ke vi ne estas
mi vokis vin
en la ondoj…
mi malesperis
ke vi ne estis
mi kriis al vi
en la ondoj…
en la nokto
en la ondoj
ondiĝantaj
fluantaj
ĝis vi
surda.
Vi silentigis min.
Mi forveturis
mi alvenis
sub alian ĉielon.
Mi vokis vin.
Vi vokis min
kripte
kiam mi estis jam
aliloke.
For.
De vi.
Lontane.

Tiberio Madonna

VERDO


Verdo.
La kolor’ de la naturo.
Kia bela afero
kun folioj, herbejoj, akridoj
kiuj komunikas
sian freŝecon kaj sian vivecon
sian gajecon
per brilego, odoroj, movoj
per lingvo universala
kiel Esperanto.
 
Verdo.
La koloro de Esperanto.
Kia bela lingvo
riĉa kaj facila
kiu komunikigas
per malgranda regularo
la popolojn de l’ homaro
en la monda Babelo
en la lingva pelmelo
ja tute nature.
 
Verdo.
La koloro de l’ espero.
Kia bela sento
fariga kaj konstruiga
kiu inspiras kaj instigas
kiu ĉiam nutras
la flamon de l’ optimismo
kaj noblajn idealojn
sekvindajn, amindajn
tute realigindajn.
 
Verdo.
La koloro de l’ envio.
Kia bela sento
fariga kaj detruiga
kiu blindigas kaj instigas
kiu ĉiam nutras
la fajron de l’ malamo
kaj malnoblajn agaĉojn
faratajn, refaratajn
abomene favoratajn.
 
Verdo.
La koloro de l’ veneno.
Kia bona trinkaĵo
nutra kaj gustoplena
kiu toksas kaj mortigas
kaj ĉiujn detruas
de ilia internaĵo;
la neevitebla konsekvenco
de l’ envio detruiga,
de l’ malamo difuzita.
 
Verdo.
La kolor’ de ĉio ĉi.

Tiberio Madonna

LA RENKONTO KUN LA TROMPO

Kiam la suno kraŝis faleginte sur la teron mia mond’ ekfajris kaj la koloroj de la vivo englutitaj de la flamoj estas ĉiuj ŝanĝiĝintaj en un...