Ĉi tiu estas blogo de po(e)moj verdaj: la poemoj, kiel la pomoj, povas esti duraj aŭ molaj, dolĉaj aŭ akraj, sed ankaŭ sengustaj. Vi povas libere legi kaj manĝi, ŝati aŭ ne ŝati, nur provi aŭ tramanĝi.




lunedì 9 dicembre 2019

NOKTO SANKTA

 
Karaj legantoj,

ĉi sube estas nova versio en Esperanto de la fama kanto de Kristnasko Stille Nacht (Silent Night). Ĝi ne estas laŭvorta traduko, kaj ankaŭ metrike ĝi havas tre partikularan aranĝon.

NOKTO SANKTA

Nokto sankta!
Ĉio nun dormas jam.
En la sorĉita
nokto stelita
jen de l’ Sinjoro
la koro.

Nokto ĉarma!
Kantas nun en kampar’
per melodio
fare de Dio
la ĥor’ anĝela
ĉiela.

Nokto luma!
Brilas la tuta val’
dank’ al arĝenta
stel’ orienta;
gvidas al celo
la stelo.

Tiberio Madonna

Kompreneble oni kantas ĝin laŭ la tre konata melodio de Stille Nacht. Nu, se vi jam provis kanti ĝin, vi certe diris “sed kiel oni kantas ĉi tiun tekston?”. Unuavide ŝajnas, ke ne estas eble enirigi la vortojn en la muzikon. Tio estas pro la partikulara aranĝo, pri kiu mi parolis: ĝi karakterizas kaj distingas ĉi tiun version de ĉiuj aliaj. La aparta karaktero konsistas en la fakto, ke ĝi havas multe da melismoj, t. e. vokaloj, kiuj kantiĝas sur pluraj notoj anstataŭ nur unu. Jen detale kiel oni kantas ĝin:

No-o-okto sa-a-ankta!
Ĉi-o nun dormas jam.
En la so-o-orĉi-i-ita
nokto ste-e-eli-i-ita
jen de l’ Si-i-injoro
la-a-a ko-o-oro.

No-o-okto ĉa-a-arma!
Kantas nun en kampar’
per melo-o-odi-i-i-o
fare de-e-e Di-i-i-o
la ĥor’ a-a-anĝela
ĉi-i-i-e-e-ela.

No-o-okto lu-u-uma!
Brilas la tuta val’
dank’ al a-a-arĝe-e-enta
stel’ ori-i-i-e-e-enta;
gvidas a-a-al celo
la-a-a ste-e-elo.
 

lunedì 25 novembre 2019

ĈU LA SENCO?


Ĉu la senco?

La nokto venis
nigra
por forporti de mi la bonon
kaj la tago ne estos
tago
ĉar ĝi lumos false ĝoja
sur la dismalfermitaj pordoj
de l’ doloro.
Kvin lunoj da sufero
pentris la malbonecon
de l’ homoj
sur la tolo de mia koro
sanganta
kaj la ruĝo forfluanta
ruĝigas ĉiun scenon
de ĉi tiu teatraĵo.
Revoj sen flugiloj
sufokiĝas sub la cindro
de l’ espero brulinta
kaj detruita.
Kial naskiĝi?
Kial vivi?
Kial morti?
Kial ĉio?
Por la utilo, por la konstruo, por la plenumo…
de l’ nenio.

Tiberio Madonna

domenica 8 settembre 2019

Gutoj da klorofilo


Karaj legantoj,

mi havas la plezuron prezenti al vi mian unuan Esperanto-poemaron: "Gutoj da klorofilo".
 
 
Tiberio Madonna,
Gutoj da klorofilo,
Poemoj (kun prefaco de Carlo Minnaja),
Eldonejo La Plumo, Italio,
2019,
82 paĝoj,
elektronika publikaĵo en PDF-formo,
senpaga.
 
 
Ĝi enhavas la sekvajn poemojn:
 
Enkonduke:
----------MARZO
----------MARTO
 
VERDO
VINTRO
NOKTA SCENO
FRENEZO
TRA LA STRATOJ DE VI
LA ORFAJ VORTOJ
PRINTEMPO
TAGO DE PRINTEMPO
SEN NI
VIA KAŜITA AMO
TAGA SCENO
SOMERO
SOMERO EN LA KAMPOJ
LA SOLDATETO KAJ LA DANCISTINO
AŬTUNO
AŬTUNO VERDA
PROMENO TRA LA JARO
KLOROFILO
 
Apendice:
----------LA PIOGGIA NEL PINETO
----------PLUVO EN LA PINARON
 
 
Oni povas ricevi la libron senpage, simple sendante ret-mesaĝon al la adreso: gutipoemi@libero.it
Vi ricevos la PDF-libron per ret-mesaĝo.
 
 
Bonan legadon!
 
Tiberio
 

sabato 26 gennaio 2019

LA SOLDATETO KAJ LA DANCISTINO


LA SOLDATETO KAJ LA DANCISTINO

La soldateto el ligno
kun la rigardo fiera
laŭ la ritmo de l’ milito
marŝis tra la strato;

tra la strato dancis
laŭ la muziko de l’ animo
kun romantika rideto
la dancistino el ŝtofo.

La fadenoj de l’ amo
interligis iliajn rigardojn
kaj la paŝoj saltetis
sur la notoj de l’ koro.

La ligno faris breĉon
en la delikata ŝtofo
varma kaj morbida
de la dolĉa dancistino.

Sub la uniformo
la fiera soldateto
kaŝis koron
kiu ekdancis kun la ŝia.

Kaj dancadis graciaj
la paŝoj de li kun la paŝoj de ŝi
kiu estis pli kaj pli malpeza
dum ŝia koro flamiĝis.

Sub la vesteto
el velur’ flava kaj roza
estis koro el vato
dancanta en la dancistino.

Sub la uniformo
la fiera soldateto
kaŝis koron
lignan, duran kaj pintan.

En brakum’ la koro-pinto
senmova el ligno
pikis ŝin en la vato
konfuzita en la doloro.

La soldateto el ligno
kun la rigardo fiera
ridetis frostan rideton
dum li foriĝis de ŝi.

Kaj li marŝis tra la strato
forportante kun si
la vaton elŝiritan al ŝi
kiu dronis en la trompo.

Tiberio Madonna

Ĉi tiu poemo aperis en la numero 323 de Penseo.




LA RENKONTO KUN LA TROMPO

Kiam la suno kraŝis faleginte sur la teron mia mond’ ekfajris kaj la koloroj de la vivo englutitaj de la flamoj estas ĉiuj ŝanĝiĝintaj en un...