(Rakonteto)
Ni eniris en la strangan restoracion sen tegmento kaj kun brikoj multkoloraj. La stranga kelnero estis lacerto, kiu tamen estis ruĝa anstataŭ verda, kaj surportis oranĝkolorajn vestojn.
Ni eksidis ĉirkaŭ tablon duone rondan kaj duone kvadratan, kiu havis tukon ne sure sed sube, tenatan per gluo. La kelnero diris al ni, ne kio estas por manĝi, sed kio ne estas disponebla, kaj demandis nin, kion ni volas nemanĝi, tamen komprenigante al ni, ke ĝuste tion ni fine devos manĝi. Ni elektis supon de brikoj kaj sukon de ĵirafo, kaj li kapjesis kaj ridetis al ni.
Post unu minuto li revenis portante al ni verdan dolĉaĵon kaj nomante ĝin viando de fiŝo. Ni obĵetis, ke tio ne estas la mendaĵo, sed li respondis, ke ĝuste tion li imagis, ke ni mendis, ĉar ne gravas la diraĵoj sed la pensaĵoj. Li tuj foriris saltetante kaj malbone kantante.
Ni komencis manĝi la strangan dolĉaĵon, kiu tamen estis amara, kaj konstatis, ke ĝi ne vere havas konsiston, ĉar, post kiam ni manĝis grandan kvanton, ni ankoraŭ malsatis.
Ni levis nin kaj foriris, ricevinte monon de la kelnero, kiu salutis nin per frapeto sur la kapo.
Elirinte, ni rimarkis, ke la restoracio havas nun nur unu koloron.
Nessun commento:
Posta un commento