Ĉi tiu estas blogo de po(e)moj verdaj: la poemoj, kiel la pomoj, povas esti duraj aŭ molaj, dolĉaj aŭ akraj, sed ankaŭ sengustaj. Vi povas libere legi kaj manĝi, ŝati aŭ ne ŝati, nur provi aŭ tramanĝi.




sabato 19 novembre 2022

LA FOLIO


La folio
de nia amikeco
estis farita el papero.

Sur ĝi estis skribita «benko ĉe l’ suno»
estis skribita «lernejo»
estis skribita «promenado»
estis skribita «maro».

Ĝi estis farita el papero.

Ĝi elfalis el miaj manoj sur la teron.
Vi reprenis ĝin. Vi forblovis
la polvon.

Estis skribita «malvarma piceto»
estis skribita «brioĉo kun glaciaĵo»
estis skribita «Adriana».

Ĝi estis farita el papero.

Ĝi elglitis el niaj manoj, falis
sur la flakon de miaj larmoj.
Vi reprenis ĝin. Vi ĝin sekigis
per la varma elspiro de viaj vortoj.

Estis skribita «preĝejo».

Ĝi estis farita el papero.

Vi eltiris ĝin el miaj manoj
kaj ĝin buligis.
Mi ĝin remalfermis.
Vi glatigis ĝin.

Estis skribita «placo».

Ĝi estis farita el papero.

Vi ĝin deprenis el miaj manoj
kaj ŝiris en pecojn.
Mi gluis ĝin
per la glubendo de l’ pacienco.

Estis skribita «jakoj kaj ŝuoj».

Ĝi estis farita el papero.

Denove ĝi forŝoviĝis ĝi falis
en kamenon. Kaj sur la fajro de viaj timoj
ĝi brulis.

Tiberio Madonna




Nessun commento:

Posta un commento

LA RENKONTO KUN LA TROMPO

Kiam la suno kraŝis faleginte sur la teron mia mond’ ekfajris kaj la koloroj de la vivo englutitaj de la flamoj estas ĉiuj ŝanĝiĝintaj en un...