La petaloj de la rozoj
falos diseriĝantaj
sur la herbon sekigitan
de l’ suno.
En angulo de la herbejo
la formikoj en vico
forportas papilion
pecon post peco.
Ĉe la bazo de l’ platano
nuda de aŭtuno
la delikataj membroj
de l’ eta pasero
rabataj de muŝoj
kaj hororaj vermoj.
La verdo brilanta
de folioj freŝaj kaj glataj
ŝrumpas rigidiĝanta
en raspan brunon
kiu pikas la brunon
de l’ tero frosta.
La uraganoj senkompataj
furiozantaj sur la mondo
similas al tiuj
kiuj agitiĝas
en l’ animoj afliktitaj
de la koroj sangantaj.
Kaj la sango
fluas torente
inter ŝtonoj kaj fragmentoj
de la amoj rompitaj.
Varmo kaj sekeco
kuniĝas por soifigi
tiujn samajn vivojn
kiujn frido kaj pluvo
kuniĝos por frostigi.
La kotaj padoj
enbrakigas la piedojn nudajn
de l’ viktimoj
de cunamoj kaj tertremoj
dum la fulmoj
lumaj kaj blindaj
bruligas l’ arbojn
kaj la gajecon.
La kuroj anheligaj
kaj terurplenaj
de la mildaj gazeloj
ĉasataj de la leonoj
finiĝos
eble neniam.
Kaj la kuro senpaŭza
de l’ universo
finigos ĝin glutita
de l’ terura nigra truo.
Starante
ĉe l’ fenestro de la vivo
mi observas senespere
la kruelecon de l’ naturo
presitan
per lafo de vulkano
sur la flugiloj de l’ revoj.
Tiberio Madonna