Ĉi tiu estas blogo de po(e)moj verdaj: la poemoj, kiel la pomoj, povas esti duraj aŭ molaj, dolĉaj aŭ akraj, sed ankaŭ sengustaj. Vi povas libere legi kaj manĝi, ŝati aŭ ne ŝati, nur provi aŭ tramanĝi.




lunedì 9 gennaio 2023

TRA LA STRATOJ DE VI


Kie via koro loĝas
tie
mia fantazio
konstruos sian domon
per brikoj el gumo
por ne senti doloron
kiam la pezo de viaj silentoj
premegos ĝin
kontraŭ la kvar muroj starigitaj;
kaj sen tegmento
por ke la ruĝa domo
ne iĝu nigra prizono:
tie
mia fantazio
estos libera
forflugi supren
kaj poste malsupreniros
denove
kaj denove
altirata funden
de la surfo onda
de via sango.
Kaj mi restos kontemplanta
tra la fenestro
dum horoj
rigardante eksteren
la lazuran maron
de viaj okuloj
ondan
impetan
kiu dronigas miajn sonĝojn
kaj sensoifigas ilin
kaj farbas ilin
ĉirkaŭigante min
per la brilaj koloroj
de siaj koraloj.
Kaj dum tiu tempo
dum tiu silenta kontemplado
mia fantazio
forflugos libera
girante ĉirkaŭe
per flugiloj de papilio.
Ĝiaj malpezegaj
nepalpeblaj flugiloj
koloritaj de la koraloj
ne tedos vin
kiam ili pasos antaŭ viaj okuloj
ĉar ilia ombro griza
estos tiom maldika
ke ĝi estos triste nevidebla
envolvita
kaj neniigita
de la senlima suno lumega
de via orgojlo
kiu blindigos viajn okulojn
kaj bruligos vian kompaton.
Dume
ĉiam
ĉie
mi restos
en la sama loko
en la sama tempo
de nia renkonto
kaj mi marŝos obstine
tra la stratoj de vi
mi vagos senutile
tra la ĉambroj vastaj
kaj malplenaj
de via grandeco
dum viaj vortoj
resonantaj
sinkontraŭdirantaj
ĵetos min violente
sur la plankon
de la realo
nereala.
Kaj la realeco
de viaj kontraŭdiroj
nutros konstante eterne la eternan fajron
la etan flamon
tremetantan
kiu incendias mian universon.

Tiberio Madonna

Nessun commento:

Posta un commento

LA RENKONTO KUN LA TROMPO

Kiam la suno kraŝis faleginte sur la teron mia mond’ ekfajris kaj la koloroj de la vivo englutitaj de la flamoj estas ĉiuj ŝanĝiĝintaj en un...