Ĉi tiu estas blogo de po(e)moj verdaj: la poemoj, kiel la pomoj, povas esti duraj aŭ molaj, dolĉaj aŭ akraj, sed ankaŭ sengustaj. Vi povas libere legi kaj manĝi, ŝati aŭ ne ŝati, nur provi aŭ tramanĝi.




lunedì 9 gennaio 2023

AŬTUNO VERDA


Sur la aleoj
tegitaj per tapiŝo
farita el foliaro
friska blovo aŭtuna
reportas mian menson
al la nuntempo
al la koloroj de l’ hodiaŭo
deturnante min de la pensoj
pasantaj
de la koloroj de l’ hieraŭo:
ruĝo, flavo, hela bluo…
ĉi-somere la brilaj koloroj
sur papilioj, sur floroj,
sur folioj zorge farbitaj
per bela verd’ intensa
gajigis la paŝojn
sur ĉi samaj aleoj
invitante nin danci;
la lingvo de l’ naturo
kiu invitas ami
estas lingvo universala
ia “Esperanto flaŭra”
kiun ĉiuj komprenas
ĉiuj popoloj
de l’ mondo;
kaj la folioj de l’ platanoj
kiuj susuris ĉe la brizo
verdaj kaj steloformaj
kun siaj kvin pintoj
vere memorigas al mi
ja multe
la stelon de Esperanto
la stelon verdan
kiu unuigas
ĉiujn popolojn
de l’ mondo.
Ĉiuj tiuj steloj
kiuj nin rigardis
ĉi-somere
de la platanaj branĉoj
montris gajaj en la sunlumo
sian intensan koloron
sian intensan verdon.
Nun
en aŭtuno
bruniĝintaj la folioj
estas ĉiuj jam falintaj
kaj kraketas sub la paŝoj
kiuj komencas tristiĝi
lantiĝi
mediti…
jen la diferenco
inter la platanaj folioj
kaj la stelo de Esperanto:
dum tiuj estas jam brunaj,
pale flavaj, ruĝetaj
kaj falintaj sur la ŝtonojn
donante rendevuon
por la venonta printempo,
la stelo de Esperanto
ĉiam verdas, ĉiam vivas,
montras sian koloron neŝanĝita
sian verdon originan
vivan kaj brilan
kiu refarbas la tristecon
ĉiam varmigas nian koron
kaj diras nian ĝojon
per la sama vorto «ĝojo»
al ĉiuj popoloj de l’ mondo,
disvastigante ĝin libere;
kaj tiel, per Esperanto,
nia aŭtuno ja estas
ankoraŭ
verda.

Tiberio Madonna

Nessun commento:

Posta un commento

LA RENKONTO KUN LA TROMPO

Kiam la suno kraŝis faleginte sur la teron mia mond’ ekfajris kaj la koloroj de la vivo englutitaj de la flamoj estas ĉiuj ŝanĝiĝintaj en un...