Ĉi tiu estas blogo de po(e)moj verdaj: la poemoj, kiel la pomoj, povas esti duraj aŭ molaj, dolĉaj aŭ akraj, sed ankaŭ sengustaj. Vi povas libere legi kaj manĝi, ŝati aŭ ne ŝati, nur provi aŭ tramanĝi.




lunedì 9 gennaio 2023

PLUVO EN LA PINARON


Vi mutas. Inter abioj
de l’ arbaro mi ne aŭdas
vortojn aŭ muzikojn
homajn; sed mi aŭdas
pli novan diluvon
el vortoj de gutoj kaj folioj
aromaj.
Aŭskultu: pluvon
el la nuboj aerakvaj.
Pluvas sur la tamerikojn
sekajn kaj salakvajn,
pluvas sur la pinojn
skvamajn kaj hirtajn,
pluvas sur la mirtojn
klinajn,
sur la spartiojn lumajn
de floroj sukcenaj,
sur la juniperojn plenajn
de beroj parfumaj,
pluvas sur niajn serenajn
arbarajn vangojn,
pluvas sur niajn falangojn
kaj nudajn gestojn,
sur niajn vestojn
leĝerajn,
sur la pensojn tenerajn
kiujn l’ animo eligas
ovrante ŝelon,
sur la belan fabelon
kiu hieraŭ
vin revigis, kiu nun min revigas,
ho Hermiono.
 
Ĉu vi aŭdas?
La pluvo plaŭdas
sur la verdaĵo soleca
kun klakado plurspeca
varia laŭ ĉia
denseco kaj eco
frondeta, folia.
Respondas kun brueco
al ploro la ĥoro
de la cikadoj,
kiujn la ventploradoj
ja ne timigas,
nek la ĉielo el nikotino.
Kaj la pino
havas sonon, kaj la laŭro
alian sonon, kaj la junipero
eĉ alian, instrumentoj
diferencaj
sub sennombraj manoj.
Kaj parencaj
ni estas spirite al la flaŭro,
al la folioj,
arbaraj anoj kaj entoj;
kaj via ebria vizaĝeto
estas en pluvo trempita
kvazaŭ folio akvumita,
viaj haroj tiel
aromas kiel
la helaj spartioj,
ho kreitaĵo de l’ gracioj
kiu nomiĝas tiel
Hermiono.
 
Aŭskultu, aŭskultu. La ĥoro
de l’ cikadoj aeraj
laŭgrade, en la foliaro glaŭka
plisurdiĝas sub la ploro
de l’ batanta krianto
kiu pliiĝas;
sed kanto al ĝi miksiĝas
pli raŭka
kiu venas el lokoj teraj,
el la humida ombro fora.
Pli surda, pli mallaŭta
febliĝas, estingiĝas.
Sola, unu noto sonora
ankoraŭ tremas, estingiĝas,
reviviĝas, tremas, estingiĝas.
De l’ mar’ voĉon oni ne aŭdas.
Aŭdiĝas, ke sur tuta frondo
plaŭdas
la puriga pluvo arĝenta
kiel ondo,
varie intensa
laŭ speco de frondo
pli densa, malpli densa.
Ĝojo sensa.
La fil’ de l’ aero
mutas; sed de l’ tero
la filo, en lontano,
la rano,
kantas el plejombra mondo,
kiu scias kie, kiu scias kie!
Kaj sur vin pluvas gracie,
Hermiono.
 
Pluvas sur vian okul-konturon
tiel ke vi ŝajnas ploranta
sed de plezuro; ne blanka
sed kvazaŭ verdece nehoma,
vi ŝajnas eliri el ŝelo.
Kaj nia vivo estas freŝa avelo
aroma,
la kor’ en la brusto kiel prunelo
netuŝita,
l’ interpalpebraj okuloj
kiel interpulpaj juglandoj,
la dentoj en l’ alveoloj
kiel nematuraj amandoj.
Kaj ni iras tra l’ veprej’ akvumita,
kune aŭ dise promenaj
(kaj la verdaj fortikaj ŝnuroj
laĉas niajn maleolojn
implikas niajn krurojn)
kiu scias kien, kiu scias kien!
Kaj ĉi tien pluvas sur niajn serenajn
arbarajn vangojn,
pluvas sur niajn falangojn
kaj nudajn gestojn,
sur niajn vestojn
leĝerajn,
sur la pensojn tenerajn
kiujn l’ animo eligas
ovrante ŝelon,
sur la belan fabelon
kiu hieraŭ
min revigis, kiu nun vin revigas,
ho Hermiono.

Gabriele dAnnunzio

Tradukita el la itala de Tiberio Madonna


Nessun commento:

Posta un commento

LA RENKONTO KUN LA TROMPO

Kiam la suno kraŝis faleginte sur la teron mia mond’ ekfajris kaj la koloroj de la vivo englutitaj de la flamoj estas ĉiuj ŝanĝiĝintaj en un...