Ĉi tiu estas blogo de po(e)moj verdaj: la poemoj, kiel la pomoj, povas esti duraj aŭ molaj, dolĉaj aŭ akraj, sed ankaŭ sengustaj. Vi povas libere legi kaj manĝi, ŝati aŭ ne ŝati, nur provi aŭ tramanĝi.




lunedì 9 gennaio 2023

AŬTUNO VERDA


Sur la aleoj
tegitaj per tapiŝo
farita el foliaro
friska blovo aŭtuna
reportas mian menson
al la nuntempo
al la koloroj de l’ hodiaŭo
deturnante min de la pensoj
pasantaj
de la koloroj de l’ hieraŭo:
ruĝo, flavo, hela bluo…
ĉi-somere la brilaj koloroj
sur papilioj, sur floroj,
sur folioj zorge farbitaj
per bela verd’ intensa
gajigis la paŝojn
sur ĉi samaj aleoj
invitante nin danci;
la lingvo de l’ naturo
kiu invitas ami
estas lingvo universala
ia “Esperanto flaŭra”
kiun ĉiuj komprenas
ĉiuj popoloj
de l’ mondo;
kaj la folioj de l’ platanoj
kiuj susuris ĉe la brizo
verdaj kaj steloformaj
kun siaj kvin pintoj
vere memorigas al mi
ja multe
la stelon de Esperanto
la stelon verdan
kiu unuigas
ĉiujn popolojn
de l’ mondo.
Ĉiuj tiuj steloj
kiuj nin rigardis
ĉi-somere
de la platanaj branĉoj
montris gajaj en la sunlumo
sian intensan koloron
sian intensan verdon.
Nun
en aŭtuno
bruniĝintaj la folioj
estas ĉiuj jam falintaj
kaj kraketas sub la paŝoj
kiuj komencas tristiĝi
lantiĝi
mediti…
jen la diferenco
inter la platanaj folioj
kaj la stelo de Esperanto:
dum tiuj estas jam brunaj,
pale flavaj, ruĝetaj
kaj falintaj sur la ŝtonojn
donante rendevuon
por la venonta printempo,
la stelo de Esperanto
ĉiam verdas, ĉiam vivas,
montras sian koloron neŝanĝita
sian verdon originan
vivan kaj brilan
kiu refarbas la tristecon
ĉiam varmigas nian koron
kaj diras nian ĝojon
per la sama vorto «ĝojo»
al ĉiuj popoloj de l’ mondo,
disvastigante ĝin libere;
kaj tiel, per Esperanto,
nia aŭtuno ja estas
ankoraŭ
verda.

Tiberio Madonna

FRENEZO


Vi esperis
ke mi venos
mi venis
vi kaŝis vin
mi foriris…
mi esperis
ke vi ne estos
mi bedaŭris
ke vi ne estas
mi vokis vin
en la ondoj…
mi malesperis
ke vi ne estis
mi kriis al vi
en la ondoj…
en la nokto
en la ondoj
ondiĝantaj
fluantaj
ĝis vi
surda.
Vi silentigis min.
Mi forveturis
mi alvenis
sub alian ĉielon.
Mi vokis vin.
Vi vokis min
kripte
kiam mi estis jam
aliloke.
For.
De vi.
Lontane.

Tiberio Madonna

VERDO


Verdo.
La kolor’ de la naturo.
Kia bela afero
kun folioj, herbejoj, akridoj
kiuj komunikas
sian freŝecon kaj sian vivecon
sian gajecon
per brilego, odoroj, movoj
per lingvo universala
kiel Esperanto.
 
Verdo.
La koloro de Esperanto.
Kia bela lingvo
riĉa kaj facila
kiu komunikigas
per malgranda regularo
la popolojn de l’ homaro
en la monda Babelo
en la lingva pelmelo
ja tute nature.
 
Verdo.
La koloro de l’ espero.
Kia bela sento
fariga kaj konstruiga
kiu inspiras kaj instigas
kiu ĉiam nutras
la flamon de l’ optimismo
kaj noblajn idealojn
sekvindajn, amindajn
tute realigindajn.
 
Verdo.
La koloro de l’ envio.
Kia bela sento
fariga kaj detruiga
kiu blindigas kaj instigas
kiu ĉiam nutras
la fajron de l’ malamo
kaj malnoblajn agaĉojn
faratajn, refaratajn
abomene favoratajn.
 
Verdo.
La koloro de l’ veneno.
Kia bona trinkaĵo
nutra kaj gustoplena
kiu toksas kaj mortigas
kaj ĉiujn detruas
de ilia internaĵo;
la neevitebla konsekvenco
de l’ envio detruiga,
de l’ malamo difuzita.
 
Verdo.
La kolor’ de ĉio ĉi.

Tiberio Madonna

sabato 3 dicembre 2022

HISTORIO DE ĈAPELO

 

Karaj amikoj,

ĉi tiu estas nova fabelo en Esperanto.

Elŝutu ĝin alklakante la bildon aŭ la suban ligilon.



ELŜUTU


Bonan legadon!

Tiberio


sabato 19 novembre 2022

LA FOLIO


La folio
de nia amikeco
estis farita el papero.

Sur ĝi estis skribita «benko ĉe l’ suno»
estis skribita «lernejo»
estis skribita «promenado»
estis skribita «maro».

Ĝi estis farita el papero.

Ĝi elfalis el miaj manoj sur la teron.
Vi reprenis ĝin. Vi forblovis
la polvon.

Estis skribita «malvarma piceto»
estis skribita «brioĉo kun glaciaĵo»
estis skribita «Adriana».

Ĝi estis farita el papero.

Ĝi elglitis el niaj manoj, falis
sur la flakon de miaj larmoj.
Vi reprenis ĝin. Vi ĝin sekigis
per la varma elspiro de viaj vortoj.

Estis skribita «preĝejo».

Ĝi estis farita el papero.

Vi eltiris ĝin el miaj manoj
kaj ĝin buligis.
Mi ĝin remalfermis.
Vi glatigis ĝin.

Estis skribita «placo».

Ĝi estis farita el papero.

Vi ĝin deprenis el miaj manoj
kaj ŝiris en pecojn.
Mi gluis ĝin
per la glubendo de l’ pacienco.

Estis skribita «jakoj kaj ŝuoj».

Ĝi estis farita el papero.

Denove ĝi forŝoviĝis ĝi falis
en kamenon. Kaj sur la fajro de viaj timoj
ĝi brulis.

Tiberio Madonna




domenica 18 settembre 2022

EL FALSA LEDO

 

EL FALSA LEDO




Sub ĉi verda ĉielo

el sunaj folioj

miaj pensoj

ankoraŭ volas

vin spiri.

Vi ĝojas

kiam mi suferas

kaj vi suferas

kiam mi false ĝojas.

Kaj mi forkuras de vi.

Kaj dudekkvin horojn tage

estas grizaj nuboj

kiuj daŭras entute

ĉi tiujn dek minutojn en la parko.

Kion mi faris

sume?

Kiu estas konklude mia

kulpo?

Kiu vere - ni vidu bone -

mia nepardonebla misago

kaŭz' origina de via rankoro?

Tio ke mi malfermis

sen ia intenco

kaj sen tion rimarki

mi malfermis

la paĝojn kungluitajn

de via kor' el falsa ledo.


Tiberio Madonna



domenica 24 ottobre 2021

LA ORFAJ VORTOJ

Antaŭ kvar jaroj la juna poeto brazila Paulo Silas mortis aĝante nur 27 jarojn.

Hodiaŭ ni memoru lin kaj tiun malĝojan eventon. Oni ne sukcesis ekscii, ĉu tio okazis la 23an, la 24an aŭ la 25an de oktobro 2017, do mi elektis la 24an kiel la plej probablan.

Paulo Silas

LA ORFAJ VORTOJ

(Dediĉita al Paulo Silas)

La literoj
formis silabojn
la silaboj
konstruis vortojn
la vortoj
komponis versojn
la versoj
naskis poemojn.

La poemoj
plenigis paĝojn
la paĝoj
produktis kajerojn
revuojn librojn
elektronikajn retejojn
en kiuj
la skribitaj vortoj
dancis kune
dancis konsente
por esprimi la mondon
tra viaj okuloj
por rakonti la trajnon
de viaj pensoj.

Ili vojaĝis
de leganto al alia
por disvastigi
ĉiun emocion
kiu eskapis
el vi.

Ili kuradis
portante tra l’ landoj
ĉiun senton
de sia patro
dirante al la mil
mondaj strandoj
vian doloron
vian koleron.

Kaj la vortoj multiĝis
skribataj senĉese
de l’ fekundaj fingroj
de via mano
kiuj
neniam lacaj
faris kaj diris
produktis kaj naskis
disŝutis la fruktojn
de via pensado
kaj dissemis ĉirkaŭen
viajn filojn
viajn parolemajn
signifajn filojn:
la vortojn spontanajn
de viaj poemoj.

Vi verkis
kaj verkadis
kaj pluaj vortoj
atendis naskiĝi.
Sed nun
abrupte
ĉio interrompiĝas
kaj finiĝas.

Kial?

La vortoj jam skribitaj
atendis la naskiĝon
de siaj fratoj
atendis pluan paroladon
de sia patro
por daŭrigi doni voĉon
al vi
kune kun la novaj.

Kontraŭe
la halto subita
disverŝas la nokton
kaj estingas la fajron.

Kaj nun
la orfaj vortoj
krias en la frosto
kiu ilin premegas
krias al la aero
kiu ilin sufokas
krias al siaj fratoj
kiuj neniam naskiĝis
krias al sia patro
kiu ne plu estas.

La vortoj de l’ poemoj
sen sia kreinto
malesperas kaj ne komprenas
kial.

Tiberio Madonna


LA RENKONTO KUN LA TROMPO

Kiam la suno kraŝis faleginte sur la teron mia mond’ ekfajris kaj la koloroj de la vivo englutitaj de la flamoj estas ĉiuj ŝanĝiĝintaj en un...