Ĉi tiu estas blogo de po(e)moj verdaj: la poemoj, kiel la pomoj, povas esti duraj aŭ molaj, dolĉaj aŭ akraj, sed ankaŭ sengustaj. Vi povas libere legi kaj manĝi, ŝati aŭ ne ŝati, nur provi aŭ tramanĝi.
domenica 30 dicembre 2018
PROMENO TRA LA JARO
PROMENO TRA LA JARO
Mi estis kredinta
ke mi povos konservi
en miaj poŝoj
la blankan neĝon de januaro
ĝis la somero
por fari bukedon
de la blankaj neĝeroj
kaj montri
donaci tiujn al junio
kiu neniam vidis ilin.
Sed jam en februaro
dum mi
preskaŭ frostiĝinta
marŝadis admirante
la neĝon en miaj manoj,
abrupta tusofrapo
dispelis surteren la floketojn
kiuj ruliĝis
sur la pavimo
de mia animo
ĝis la freneza suno
de marto
kompletigis la laboron
ilin dissolvante
kaj ilin igante
akvo.
La larmoj
kiujn mi pluvigis
pro la perdo
de mia blanka trezoro
konfuziĝis
kun la pluvo de aprilo
kun la grizo de l’ nuboj
kiu trakovris mian ĉielon.
Sed mia amiko
majo
sukcesis
forgesigi al mi
la perditan blankon
per siaj koloroj
la koloroj de siaj floroj
la floroj de siaj ĝardenoj.
Kaj tiuj koloroj briladis
helaj, intensaj
per la lumo de la suno
kiun mi kredis povi preni.
Kaj mi proksimiĝis
al la suno
kaj la suno proksimiĝis
al mi
pli kaj pli multe
dum alvenis la somero
ĝis en julio
kiam mi
etendis la brakojn
por preni ĝin
miajn fingrojn ĝi ekbruligis
kaj mi devis
retropaŝi
kaj mi devis
kontentiĝi.
Sur la plaĝo
de aŭgusto
mi senzorge ludadis
kun sablero
sub la ĉielo
sub la suno
plu ridanta,
sed subirante
en septembro
ĝi salutis min
kaj estingiĝis.
Kaj mi vagis
en l’ obskuro
kaj mi serĉis
novan lumon.
En oktobro
en la bosko
obskura
plu mi marŝis
ĝis mi trovis
novan lumon
novan fajron
per kiu ŝajnis
ke ĉio brulas
ĉio en la bosko
fajras.
Ŝajnis.
Sed tiu flama ruĝo
nur estis
frida fajro
falsa brulo:
la ruĝaj folioj
mortantaj
falis sekaj
sur la veprojn
sur l’ aleojn
sur min.
En novembro
mi fridiĝis
pli kaj pli
kaj pensadis,
meditadis
kiel mi povis
perdi tiom da plezuroj
en l’ obskuroj
de la boskoj,
kiuj eĉ ne montris plu
la ruĝon de l’ folioj
jam bruniĝintaj.
Mi pensadis,
meditadis
ĝis fine
en decembro,
surprizite
reĝojante
kiel infano,
la tiama infano,
mi retrovis
ho!
malnovan ĝojon!
mi retrovis
la blankecon
de la neĝo!
Tiberio Madonna
Ĉi tiu poemo aperis en la numero 326 de Penseo.
Iscriviti a:
Commenti sul post (Atom)
LA RENKONTO KUN LA TROMPO
Kiam la suno kraŝis faleginte sur la teron mia mond’ ekfajris kaj la koloroj de la vivo englutitaj de la flamoj estas ĉiuj ŝanĝiĝintaj en un...
-
Larmo da amo iĝas sango iĝas vino poste vinagro kaj poste vaporeliĝinta lasas sian tamenan signon ĉiamrestontan en la vivoglasoj el kr...
-
La suno lumas sur la tragedion kaj mi frapus ĝin per pugno igante ĝin forkuri kaj resalti sur la muroj de la pupteatro por poste fali...
-
Kaj kiam ĉi tiu nokto de l’ mondo falos teren forkonsumita blindigita far la lumoj de la spiroj profundaj kaj de la manoj intertuŝiĝan...
Nessun commento:
Posta un commento