sabato 19 novembre 2022
LA FOLIO
domenica 18 settembre 2022
EL FALSA LEDO
EL FALSA LEDO
Sub ĉi verda ĉielo
el sunaj folioj
miaj pensoj
ankoraŭ volas
vin spiri.
Vi ĝojas
kiam mi suferas
kaj vi suferas
kiam mi false ĝojas.
Kaj mi forkuras de vi.
Kaj dudekkvin horojn tage
estas grizaj nuboj
kiuj daŭras entute
ĉi tiujn dek minutojn en la parko.
Kion mi faris
sume?
Kiu estas konklude mia
kulpo?
Kiu vere - ni vidu bone -
mia nepardonebla misago
kaŭz' origina de via rankoro?
Tio ke mi malfermis
sen ia intenco
kaj sen tion rimarki
mi malfermis
la paĝojn kungluitajn
de via kor' el falsa ledo.
Tiberio Madonna
domenica 24 ottobre 2021
LA ORFAJ VORTOJ
Antaŭ kvar jaroj la juna poeto brazila Paulo Silas mortis aĝante nur 27 jarojn.
Hodiaŭ ni memoru lin kaj tiun malĝojan eventon. Oni ne sukcesis ekscii, ĉu tio okazis la 23an, la 24an aŭ la 25an de oktobro 2017, do mi elektis la 24an kiel la plej probablan.
Paulo Silas |
LA ORFAJ VORTOJ
(Dediĉita al Paulo Silas)
La literoj
formis silabojn
la silaboj
konstruis vortojn
la vortoj
komponis versojn
la versoj
naskis poemojn.
La poemoj
plenigis paĝojn
la paĝoj
produktis kajerojn
revuojn librojn
elektronikajn retejojn
en kiuj
la skribitaj vortoj
dancis kune
dancis konsente
por esprimi la mondon
tra viaj okuloj
por rakonti la trajnon
de viaj pensoj.
Ili vojaĝis
de leganto al alia
por disvastigi
ĉiun emocion
kiu eskapis
el vi.
Ili kuradis
portante tra l’ landoj
ĉiun senton
de sia patro
dirante al la mil
mondaj strandoj
vian doloron
vian koleron.
Kaj la vortoj multiĝis
skribataj senĉese
de l’ fekundaj fingroj
de via mano
kiuj
neniam lacaj
faris kaj diris
produktis kaj naskis
disŝutis la fruktojn
de via pensado
kaj dissemis ĉirkaŭen
viajn filojn
viajn parolemajn
signifajn filojn:
la vortojn spontanajn
de viaj poemoj.
Vi verkis
kaj verkadis
kaj pluaj vortoj
atendis naskiĝi.
Sed nun
abrupte
ĉio interrompiĝas
kaj finiĝas.
Kial?
La vortoj jam skribitaj
atendis la naskiĝon
de siaj fratoj
atendis pluan paroladon
de sia patro
por daŭrigi doni voĉon
al vi
kune kun la novaj.
Kontraŭe
la halto subita
disverŝas la nokton
kaj estingas la fajron.
Kaj nun
la orfaj vortoj
krias en la frosto
kiu ilin premegas
krias al la aero
kiu ilin sufokas
krias al siaj fratoj
kiuj neniam naskiĝis
krias al sia patro
kiu ne plu estas.
La vortoj de l’ poemoj
sen sia kreinto
malesperas kaj ne komprenas
kial.
Tiberio Madonna
mercoledì 1 settembre 2021
STRANGA MANĜO
(Rakonteto)
Ni eniris en la strangan restoracion sen tegmento kaj kun brikoj multkoloraj. La stranga kelnero estis lacerto, kiu tamen estis ruĝa anstataŭ verda, kaj surportis oranĝkolorajn vestojn.
Ni eksidis ĉirkaŭ tablon duone rondan kaj duone kvadratan, kiu havis tukon ne sure sed sube, tenatan per gluo. La kelnero diris al ni, ne kio estas por manĝi, sed kio ne estas disponebla, kaj demandis nin, kion ni volas nemanĝi, tamen komprenigante al ni, ke ĝuste tion ni fine devos manĝi. Ni elektis supon de brikoj kaj sukon de ĵirafo, kaj li kapjesis kaj ridetis al ni.
Post unu minuto li revenis portante al ni verdan dolĉaĵon kaj nomante ĝin viando de fiŝo. Ni obĵetis, ke tio ne estas la mendaĵo, sed li respondis, ke ĝuste tion li imagis, ke ni mendis, ĉar ne gravas la diraĵoj sed la pensaĵoj. Li tuj foriris saltetante kaj malbone kantante.
Ni komencis manĝi la strangan dolĉaĵon, kiu tamen estis amara, kaj konstatis, ke ĝi ne vere havas konsiston, ĉar, post kiam ni manĝis grandan kvanton, ni ankoraŭ malsatis.
Ni levis nin kaj foriris, ricevinte monon de la kelnero, kiu salutis nin per frapeto sur la kapo.
Elirinte, ni rimarkis, ke la restoracio havas nun nur unu koloron.
domenica 1 novembre 2020
LA KRUELECO DE L’ NATURO
giovedì 17 settembre 2020
LA PENTRAĴO
martedì 8 settembre 2020
BILDKARTO
LA RENKONTO KUN LA TROMPO
Kiam la suno kraŝis faleginte sur la teron mia mond’ ekfajris kaj la koloroj de la vivo englutitaj de la flamoj estas ĉiuj ŝanĝiĝintaj en un...
-
Larmo da amo iĝas sango iĝas vino poste vinagro kaj poste vaporeliĝinta lasas sian tamenan signon ĉiamrestontan en la vivoglasoj el kr...
-
Klorofilo sur la folioj de miaj manoj ovritaj sub la sunradioj de viaj okuloj ardantaj. Klorofilo tra la haŭto maldika maldika vualeca mal...
-
Kiam la suno kraŝis faleginte sur la teron mia mond’ ekfajris kaj la koloroj de la vivo englutitaj de la flamoj estas ĉiuj ŝanĝiĝintaj en un...





