Ĉi tiu estas blogo de po(e)moj verdaj: la poemoj, kiel la pomoj, povas esti duraj aŭ molaj, dolĉaj aŭ akraj, sed ankaŭ sengustaj. Vi povas libere legi kaj manĝi, ŝati aŭ ne ŝati, nur provi aŭ tramanĝi.




giovedì 17 settembre 2020

LA PENTRAĴO


La akvo friska de l’ haveno
estis bolanta.
La pitoreskaj stratetoj
el slabopavimo
kiuj leviĝis kaj deklivis
kondukis
al la infero.
Infero de soleco.
Tiu infero kiu
vestita per ĝojo ŝajnigis sin
la paradizo.
La ĉielo blua
malsuprenvenis fumgriza
por sufoki
mian animon.
La pentraĵo
farita per la paletro
de farboj falsaj
estis pentraĵo.
Nur pentraĵo.
Falinta
sur la trotuaron
ĝi estas tretata de l’ pasantoj nesciantaj.
Falinta.
Tretata.
Detruita.
Kaj tio estas
ĉio.

Tiberio Madonna


martedì 8 settembre 2020

BILDKARTO


Mi volintus ekspedi
bildkarton de Ĝenovo
al mia patrino.
En Paradizon.

Poste mi ekpensis
ke l’ Paradizo
ne ekzistas.

Tiberio Madonna





sabato 11 aprile 2020

LARMO


Larmo da amo
iĝas sango iĝas vino poste vinagro
kaj poste vaporeliĝinta
lasas sian tamenan signon
ĉiamrestontan
en la vivoglasoj el kristalo
ĝis la tempo kiam
la tempo
estos ilin rompinta
en milojn da eroj
polvaj.

Tiberio Madonna

ITALA
IDO



lunedì 30 marzo 2020

MIA NOKTO


Kaj kiam ĉi tiu nokto de l’ mondo
falos teren forkonsumita
blindigita
far la lumoj de la spiroj profundaj
kaj de la manoj
intertuŝiĝantaj sen timo
mia nokto
plu min brakumos
kun la forto de polpego
el la mallumo de l’ abismoj profundaj.

Sen iu fino.

Alkroĉita al la muro de mia koro
kun la kadro lazura
la memoro de mia tago
neniam plu revenonta.

Tiberio Madonna

ITALA
IDO



domenica 2 febbraio 2020

LA PANORAMO


La panoramo.
La panoramo sen suno.
Malbela.
Eĉ se ĝi estus bela
ĝi estus malbela.

La panoramo kun suno.
Bela.
Kvankam ĝi estas bela
ĝi estas malbela
la panoramo sen amo.

Tiberio Madonna

ITALA

Mevo en Sorrento sen suno.

sabato 18 gennaio 2020

TRANS LA TEMPO


Mi estas vivanta
pluan vivon
strangan
ekster la tempo.
Mi estas kaŝrigardanta
sen permeso
tra la truo de seruro
kiam ĉio estas finiĝinta
kaj mi vidas
kio okazas
trans la limo
post
la frapo fatala
mi vidas tion
kio ne estas por mi,
mi sentas tiel.
Kion mi faras?
Kion mi faras ĉi tie
ankoraŭ ĉi tie?
La filmo finiĝis
la kinejo malplenas
kial mi
troviĝas ankoraŭ
en la ludo
kiu ja fine estas
de fremdaj bildoj?
Tamen
ĉi tie mi restas
trans la tempo
mergite
en la nenion
kiu daŭrigas flui
sed ne apartenas al mi.

Tiberio Madonna

ITALA

giovedì 2 gennaio 2020

SUR LA TRAGEDION


La suno
lumas sur la tragedion
kaj mi frapus ĝin per pugno
igante ĝin forkuri
kaj resalti
sur la muroj de la pupteatro
por poste fali
sur la fonon bluan puran
kaj trui la veston de l’ destino.
Tra la truo
brulfarita
kvazaŭ tiu de cigaredo
aperus horora
ĉiu speco de insektoj
vermoj kaj parazitoj
montrantaj al la mondo mirigata
la hororon kaj la honton
de l’ senkompata intrigo
plektata sur la mizeraj ĉifonaĵoj
de ni.
Kaj tiu suno
el la fora kamero
ne prokrastus ekbruligi fajron
sur la tuta vesto
brila el sateno blua
kaj ekde tio
ĉio estus incendio.
Kontraŭe
obstina kaj firma
ĝi
lumas sur la tragedion.

Tiberio Madonna

IDO
ITALA

LA RENKONTO KUN LA TROMPO

Kiam la suno kraŝis faleginte sur la teron mia mond’ ekfajris kaj la koloroj de la vivo englutitaj de la flamoj estas ĉiuj ŝanĝiĝintaj en un...